El general en su laberinto | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Gabriel García Márquez |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | historia romano • dictator novel • magirealisma fikcio |
Loko de rakonto | Sudameriko |
La generalo en sia labirinto (hispane El general en su laberinto) estas romano verkita de la kolombia verkisto kaj Nobel-premiito Gabriel García Márquez. Ĝi estas fikcia raporto pri la lastaj tagoj de Simón Bolívar, la fama fondinto kaj ŝtatestro de Granda Kolombio. La libro estis unue eldonita en 1989, kaj priskribas la finan vojaĝon de Bolívar el Bogoto al la karibia bordo de Kolombio, cele al eŭropa ekzilo kaj fuĝo el Sudameriko. En tiu diktator-romano pri tutkontinenta heroo, "malespero, malsaneco kaj morto neeviteble venkas amon, sanon kaj vivon"[1]. Rompante la tradician, heroan legendon pri "El Libertador" Bolívar, García Márquez tute kontraŭe bildigas kompatindan protagoniston, antaŭtempe maljunan viron, kiu estas korpe malsana kaj mense elĉerpita[2]. La romano do celas esplori la labirinton de la vivo de Bolívar, per la rakontado de liaj memoraĵoj.
Pro la antaŭa sukceso de aliaj verkoj kiel Cent jaroj da soleco aŭ Amo en la tempoj de ĥolero, García Márquez decidis verki ion pri la "Granda Liberiganto", post kiam li legis nefinitan romanon pri Bolívar fare de sia amiko Álvaro Mutis. Al la teksto de Mutis li ekzemple pruntis ĝian kadron, tio estas la vojaĝo de Bolívar laŭlonge de la rivero Magdalena en 1830. La aŭtoro bezonis du jarojn por studadi variajn fontojn, inkluzive de la ampleksaj memuaroj de la irlanda asistanto de Bolívar, Daniel Florence O'Leary, sed ankaŭ pere de multaj aliaj historiaj dokumentoj aŭ interparoladoj kun historiistoj.
La generalo en sia labirinto estas mikso de variaj literaturaj ĝenroj, tiel ke ĝia klasifikado montriĝas tre malfacila. Komentistoj emas malkonsenti pri ĝia ekzakta naturo, ie inter romano kaj historia raporto. García Márquez ja insertis interpretitajn aŭ fikciajn elementojn, eĉ koncerne la plej intimajn aferojn de la heroo, kio kaŭzis skandalon tra Sudameriko. Multaj sudamerikaj eminentuloj tiam opiniis, ke la romano difektis la honoron de unu el la plej gravaj historiaj personoj de la regiono, kaj proponis negativan vidpunkton al eksteraj legantoj. Aliaj tamen konsideris la verkon kiel stimulilon por sudamerika kulturo, esperante ke ĝi helpos la regionon konscii pri siaj multaj politikaj problemoj.